La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj dankas la organizaĵon Open Arms pro solidareco al Kubo
La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez dankas la organizaĵon Open Arms pro solidara kampanjo «Rumbo a Cuba» (Direkten al Kubo), kiu sukcesis liveri ŝarĝon da materia helpo al la Insulo por la Infanhospitalo Juan Manuel Márquez.
Per sia oficiala konto en la socia reto X, la ministro agnoskis la klopodojn de la organizaĵo kaj de la pli ol 150 grupoj, kiuj aliĝis al la iniciato; tio ebligis venki la limigojn truditajn de la usona ekonomia, komerca kaj financa blokado.
«Ĉi tiu ekzemplo de internacia solidareco pruvas, ke #KuboNeEstasSola fronte al la usona sufokado kaj la blokado,» skribis la ministro en mesaĝo reflektanta la sentojn de popolo, kiu rezistas kun digno.
Óscar Camps, fondinto de Open Arms, lastatempe kondamnis la blokadon kiel «mezepokan sieĝon» kontraŭ la civila loĝantaro, ĉar ĝi senigas hospitalojn je elektro kaj endanĝerigas la vivojn de la plej vundeblaj – ekzemple novnaskitoj bezonantaj inkubatorojn aŭ infanoj bezonantaj mekanikan ventoladon kaj dializon.
Fonto: Granma


